János Boldóczki [jAnoŝ boldOcki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boldóczki János estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo, diplomato. Lia familia nomo aperis ankaŭ en formo Boldoczki.

János Boldóczki
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1912 (1912-08-22)
en Tótkomlós
Morto 14-an de decembro 1988 (1988-12-14) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj rusaslovakahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistodiplomato
vdr

János Boldóczki [1] Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1912 en Tótkomlós. Li mortis la 14-an de decembro 1988 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Boldóczki frekventis bazlernejon, poste li eklaboris kiel simpla agrikultura laboristo. Li aliĝis al la socialdemokratoj, en 1944 al la komunistoj. Post la 2-a mondmilito li frekventis duonjaran partian kurson, poste li estis partiestro de Békéscsaba. En 1949 li estis elektita parlamenta deputito. Inter 1951 kaj 1953 li estis diplomato en Prago, poste ĝis 1956 ministro pri eksteraj aferoj, fine li estis denove diplomato en Moskvo kaj Ulanbatoro. En 1960 li estis hejmenvokita kaj li ricevis postenon en uzino.

Fontoj redakti