János Csaplovics [ĉaploviĉ], slovake Ján Čaplovič, laŭ hungarlingve kutima nomordo Csaplovics János estis hungaria (slovaka-hungara) juristo, oficisto. Lia nobela antaŭnomo estis jeszenovai [jesenovai].

János Csaplovics
János Csaplovics
János Csaplovics
Persona informo
Aliaj nomoj Ján Jasenovský
Naskiĝo la  21-an de septembro 1780(nun 1780-09-21)
en Hungario Alsó-Pribel (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 29-an de majo 1847
en Aŭstrio Vieno (Aŭstra Imperio)
Lingvoj latinagermanaslovakahungara
Ŝtataneco Aŭstra imperioHungara reĝlando
Okupo
Okupo etnologo • publikigistoadvokatoverkistoetnografo
vdr

János Csaplovics[1] naskiĝis la 21-an de septembro 1780 en Alsó-Pribel (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Príbelce en Slovakio, li mortis la 29-an de majo 1847 en Vieno (Aŭstra Imperio) (pri la datenoj ne estas konsento inter la fontoj).

Biografio redakti

János Csaplovics akiris juran diplomon, poste li havis plurajn postenojn en Supra Hungarujo. En 1805 li advokatiĝis. En la jaroj 1808 kaj 1809 li havis postenon en kortego en Vieno, poste en Slavonio li servis ĉe la grek-katolika episkopo. Ekde 1813 li estis respondeculo de grafa bieno. Tamen li ofte vivis en Vieno. Li havis la titolon supera juĝisto en 3 reĝaj departementoj (ekzemple Ugocsa). Li verkis plurajn sciencajn verkojn latine, germane, slovake, hungare.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Nucleus plani tabularis. Sive synopticus decisionum curialium extractus. (1811, 1817)
  • Zusätze, Berichtigungen und doppeltes Register zu Engeľs Geschichte des ungrischen Reiches (1814)
  • Enchiridion lexici corporis juris Regni Hungariae (1816, trifoje eldonita)
  • Schematismus ecclesiarum et scholarum evangelicarum aug. conf. in incl. regno Hungariae addictarum pro anno 1820. Viennae, 1820. (Ez volt a magyar ágostaiak első névtára.)
  • Slovenské rveřsse (1822).
  • Manuale legum urbarialium anni 1836 (1837, 1839)
  • Rozgjmánj o zmadarowánj zeme uherské aneb o nemadaru w uchřjch na madary obracowánj (1842)
  • Ungerns Industrie und Cultur (1843)
  • Etnografia Slovákok v Uhorsku (1997)

Fontoj redakti

Referencoj redakti