János Dömötör
János DÖMÖTÖR [jAnoŝ domotor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dömötör János estis hungara ĵurnalisto, poeto, inspektoro, instruisto, membro de Societo Kisfaludy.
János Dömötör | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de decembro 1843 en Dunaszentgyörgy | |
Morto | 8-an de januaro 1878 (34-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto • poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
János Dömötör naskiĝis la 20-an de decembro 1843 en Dunaszentgyörgy. Li mortis la 8-an de januaro 1878 en Budapeŝto.
Biografio redakti
János Dömötör frekventis gimnazion diversloke, sed ekzemple en Nagykőrös, kie li lernis de János Arany. En 1865 li vojaĝis helpe de stipendio al Edinburgh. Poste li instruis en gimnazio en Pest (urbo). En 1873 li iĝis inspektoro en Szekszárd, poste en Budapeŝto, kie li membriĝis al Societo Kisfaludy. Li uzis pseŭdonimojn Falusi János, D-r János, D. J. kaj -R -S. Li tragike sinmortigis.
Verkaro (elekto) redakti
- Dömötör János munkái (Verkoj de János Dömötör) 1878
- diversaj artikoloj en gazetoj