János Demeter
DEMETER János estis rumania hungara juristo, politikisto. Li naskiĝis en Kerlés la 6-an de julio 1908 kaj mortis en Budapeŝto la 6-an de julio 1988. Li estis la pli aĝa frato de Béla Demeter, la patro de fizikistino Ildikó Mócsy.
János Demeter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de julio 1908 en Chiraleș |
Morto | 6-an de julio 1988 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 58-4-7 |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Universitatea Babeș-Bolyai |
Familio | |
Frat(in)o | Béla Demeter |
Infano | Ildikó Mócsy |
Okupo | |
Okupo | akademiulo |
Biografio
redaktiJános Demeter akiris jurdoktordiplomon en Universitato de Kluĵo. Li estis fondintano de Erdélyi Fiatalok, de 1931 interna kunlaboranto de gazeto Ellenzék. Post kiam li aliĝis al laborista movado, ambaŭ gazeto interrompis la rilatojn kun li. Li fariĝis fondintredaktoro de radikala kamparangazeto Falvak Népe (1932-33). Li havis advokatoficejon en Kluĵo. Post 1944 li estis unu el gvidantoj de MNSZ, vicurbestro de Kluĵo. De 1945 li instruis en la jurfakultato de la Universitato Bolyai de Kluĵo, li estis vicrektoro, landkunvena deputito. En 1950 oni arestis lin kune kun Lajos Csőgör, Edgár Balogh, Lajos Jordáky, József Méliusz, Gyárfás Kurkó kaj en 1954 kondamnis lin laŭ falsaj akuzoj. Li liberiĝis en majo 1955. En 1956 oni rehonorigis lin.
Ĉefaj verkoj
redakti- Nemzetiségi törvényhozás Romániában : 1918-1986. (Budapest, 1988. 226 p.)
- Rendhagyó történet, Victorio mennybemenetele. Satirikaj teatraĵoj pri la rumana komunista reĝimo.
Fonto
redakti- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-04-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Hungara vikipedio