János Diescher

hungara kuracisto

János Diescher [jAnoŝ dIŝer?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Diescher János estis hungara kuracisto, akuŝisto, altlerneja instruisto. Liaj fratoj estis József Diescher kaj Sámuel Diescher, ili apartenis al la germana minoritato de la lando.

János Diescher
Persona informo
Naskiĝo en 1813
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto 11-an de novembro 1883 (1883-11-11)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto • obstetrikisto
vdr

János Diescher[1] naskiĝis en 1813 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 11-an de novembro 1883 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Diescher akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1838. Post siaj studoj li estis akuŝisto en hospitalo. Post kvar jaroj li estis altrangigita akuŝisto de urbo Pest. Li specialiĝis ankaŭ pri internaj malsanoj kaj en la sekvaj jaroj li estis vaste konata. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis fidela apoganto de la Habsburgoj, tial post falo de la revolucio li ricevis profesoran statuson en la universitato, inter 1851 kaj 1866 li instruis kirurgion, poste akuŝadon. En 1874 li estis emeritita en la universitato, sed li kuracis plu.

 
János Diescher tombo

Liaj planitaj kontribuoj redakti

  • Syphilis ([[disertaĵo, 1838)
  • Relatio medica synoptica partuum et morborum in clinico obstetricio reg scient (manuskripto, 1840)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti