János Fekete (notario)

János Fekete [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete János estis hungara advokato, notario. Lia nobela antaŭnomo estis galánthai, liaj pseŭdonimoj estis Federényi Jerindo, Fellegi Jordán, Jean de Noir, Kövér János, Fiván.

János Fekete

János Fekete
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1817 (1817-12-11)
en Kápolnásnyék
Morto 3-an de aprilo 1877 (1877-04-03) (59-jaraĝa)
en Székesfehérvár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkivisto • poeto
vdr

János Fekete[1] naskiĝis la 11-an de decembro 1817 en Kápolnásnyék, li mortis la 3-an de aprilo 1877 en Székesfehérvár.

Biografio redakti

János Fekete frekventis mezlernejojn ekde 1829 en Gyönk, Kecskemét kaj Pápa, poste en la lasta urbo li studis juron kaj teologion. Inter 1839–1841 li estis instruisto en Neszmély, poste li laboris jaron en advokata ateliero, en 1843 li advokatiĝis en Székesfehérvár. En 1848 li estis departementa prokuroro, en la sekvanta jaro ĉefnotario (oficisto de la hungara revolucio de 1848). Inter 1850-1852 li kaŝiĝis, poste li estis advokato en Sárbogárd. Iom poste (kiel fidelulo de la revolucio) li estis forigta, tial li laboris sur la bieno de sia edzino en Sárkeresztúr inter 1854-től 1861, poste li estis subnotario de la luterana eklezio, inter 1865-1871 ŝtata ĉefnotario, poste arkivisto. Li kontribuis poemojn, novelojn ekde 1836 ekzemple en Athenaeum (revuo), Vasárnapi Ujság.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Életiskola a magyar nép számára (1858)
  • Vázlat a fejérmegyei gazdasági egyesület 1860, 61, 62-ik évi munkálatairól (1863)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti