János Gerecs
János Gerecs [jAnoŝ gereĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerecs János estis hungara aktoro, operkantisto (tenoro), kantoro. Lia edzino estis Liszka Melles.
János Gerecs | |
---|---|
![]() János Gerecs | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1843 en Izsák |
Morto | 14-an de decembro 1910 (67-jara) en Nagykáta |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | kantoro • aktoro • operkantisto |
János Gerecs[1] naskiĝis la 4-an de septembro 1843 en Izsák, li mortis la 14-an de decembro 1910 en Nagykáta.
BiografioRedakti
János Gerecs estis vickantoro en 1858 en Hódmezővásárhely, kiam Mihály Havi malkovris lian talenton. Gerecs debutis sur scenejo en la sama urbo, poste li ricevis rolojn 2 jarojn en Teatro de Kolozsvár. Liaj sekvaj pli gravaj teatraj stacioj estis Arad (urbo) (1860), Debrecen (1862, 1868-1873, 1875), Hungara Teatro en Kassa (1863-1865, 1877-1878), Győr (1866), denove en Kolozsvár (1873-1875), germana teatro de Pozono (1876). Ekde 1878 li denove estis kantoro en Nagykáta. Li edziĝis ĉirkaŭ 1875, li vidviĝis en 1902.
Liaj teatraj roloj (elekto)Redakti
- József Szigeti: A vén bakancsos és fia, a huszár - Laci
- Ede Szigligeti:
- A cigány - Gyuri
- Dalos Pista - Pista Gondos
- Franz Doppler: Ilka - Lázár Podogvári
- Jacques Offenbach: Rablók - Falsacappa (rabestro)
- Carlo Barbieri: Utazás Chinába - Harry
- Giacomo Meyerbeer: Dinorah - Corentin
- en:Charlotte Birch-Pfeiffer: A tücsök - Etienne
- Carl Maria von Weber: Der Freischütz (opero) - Ottokar
- Vincenzo Bellini: Norma - Flavius
- Gaetano Donizetti: Borgia Lucretia - Petruccio
- Giuseppe Verdi: Ernani - Don Ricardo
- Franz von Suppé: A szép Galathea - Pygmaleon
- en:Ferdinand Hérold: Mélesville - Alphonzo