János Grofcsik [jAnoŝ grofĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Grofcsik János estis hungara kemiisto, instruisto, profesoro.

János Grofcsik naskiĝis la 20-an de julio 1890 en Pápa. Li mortis la 6-an de januaro 1977 en Budapeŝto [1].

Biografio redakti

János Grofcsik frekventis gimnazion en Veszprém (urbo), poste li akiris kemian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1912, fine li plulernis en Berlino unu jaron. Post siaj studoj li laboris komence en kemia instituto, poste li instruis en industria lernejo en Budapeŝto ĝis 1920. Li havis postenon en uzino pri ceramikaĵoj en Városlőd ĝis 1940, poste li gvidis similajn uzinojn. En 1951 li estis nomumita publika eksterordinara profesoro Universitato de Panonio en 1951, poste li estis ankaŭ katedrestro. En 1952 li kandidatiĝis, en 1958 li doktoriĝis. Ekde 1957 li gvidis esploran instituton.

Li ricevis premion en 1953. Li havis edzinon, kiu naskis filon. Li estis fama velboatisto en Balatono.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Építőipari anyagtan (1921, 1922)
  • Gyakorlati szervetlen kémia (1934)
  • Kerámia (1940)
  • Kerámiai anyagok a kémiai iparban (1948)
  • A portlandcement-klinker ásványi alkatrészeinek meghatározása (1951)
  • Homokkő felhasználása szilikatégla gyártására (1958)
  • Finomkerámiai gyártmányok égetésénél végbemenő folyamatok (1961)
  • A magyar finomkerámiaipar története (1973)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti