János Haller
HALLER János, barono, estis hungara verkisto, politikisto naskita en Kővár en 1626 kaj mortinta la 28-an de februaro 1697 en Szentpál?. Li estis praavo de László Haller.
János Haller | ||
---|---|---|
lord lieutant of a Torda County | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-an de marto 1626 en Sânpaul | |
Morto | 28-an de februaro 1697 (70-jara) en Sânpaul | |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando [#] | |
Familio | ||
Infanoj | Stephan Haller von Hallerstein [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
BiografioRedakti
János Haller estis ĉefprefekto de departemento Torda. Pro partopreno en movado de Pál Béldi li estis malliberulo en fortikaĵo de Fogaraŝo (1679–1683). Tie li reverkis el latina lingvo en hungaran lingvon la historion de Aleksandro la Granda, la pereon de Trojo kaj la Gesta Romanorum. Kiel misiito de Apafi la 1-a en 1686 en nomo de Transilvanujo li ligis kontrakton kun la Habsburg-domo.
Ĉefaj verkojRedakti
- Pays, a békeségen trésnek payssa (1682);
- Hármas Istoria (Kolozsvár, 1695);
- H. J. feljegyzései (1685–1687) (kiadta Szabó Károly, Tört. Tár., 1878).
BibliografioRedakti
- Váczy János: H. J. és Hármas istóriája (Bp., 1885).