János Hemmert [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hemmert János estis hungara pentristo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

János Hemmert
János Hemmert
János Hemmert
Persona informo
Naskonomo Hemmert János
Naskiĝo 5-an de januaro 1927 (1927-01-05)
en Szekszárd
Morto 15-an de oktobro 2010 (2010-10-15) (83-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr
János Hemmert en 2006 (pli malalta)

János Hemmert [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1927 en Szekszárd, li mortis la 15-an de oktobro 2010 en Szeged.

Biografio redakti

János Hemmert akiris diplomon en Pedagogia Altlernejo de Szeged en 1952. Lia plej grava instruisto estis László Vinkler. Post siaj studoj li estis samloke asistanto 3 lernojarojn, poste en la instituto li instruis ĝis 1962. En 1954 li estis en Artistkolonio (Szolnok). Intertempe li akiris plian pedagogian diplomon en Scienca Universitato Attila József. En 1958 li ricevis studvojaĝon al Pollando, kie li studis la kolaĝojn. Inter 1962-1988 li instruis en gimnazio en Szeged. En 1985 li faris ekzamenon pri flamveldado por krei statuojn. En 1990 li ekinstruis en Universitato Attila József. Li ricevis premiojn inter 1958-2006.

El solaj ekspozicioj redakti

  • Szeged (1961, 1964, 1968, 1988, 1991, 1995, 1997, 2002, 2006)
  • Budapeŝto (1967, 2002)
  • Szekszárd (1969)
  • Makón (ekde 1980)
  • Hódmezővásárhely (1994)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • A doki palettája
  • Zakopáné utcarészlet
  • Ásotthalmi felhők III.
  • 4 pentraĵoj en Urbodomo de Szeged

Elektitaj artaĵoj redakti

Fontoj redakti