János Hild
János Hild [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hild János estis hungara arkitekto, urbanizisto. Lia filo estis József Hild.
János Hild | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en 1766 en (Salesl (Habsburga Imperio) |
Morto | la 22-an de marto 1811 en Pest (urbo) (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | József Hild |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
János Hild[1] naskiĝis en 1766 en (Salesl (Habsburga Imperio, nuntempa Zálezly en Ĉeĥio), li mortis la 22-an de marto 1811 en Pest (urbo) (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando) (pri la datenoj ne estas konsento inter la fontoj!).
Biografio redakti
János Hild studis en Vieno, poste li studvojaĝis en Italio. Reveninta li trovis laborlokon en Hungara reĝlando. Ekde 1786 li gvidis gravan konstruaĵon en urbo Pest. En 1805 li faris la unuan projekton pri urboplanado de Pest. Post du jaroj li gvidis la urboplanadan komisionon. Li faris planojn, kiuj ne estis akceptitaj (Germana Teatro (Peŝto), Palaco Vigadó, Hungara Nacia Muzeo).
Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti
- pluraj agrikulturaj konstruaĵoj en Mezőhegyes
Memorigiloj redakti
- memormedalo disdonita ekde 1968
- placoj en Szolnok kaj Mosonmagyaróvár
- strato en Mezőhegyes
- parko en Kazincbarcika
- memorkolono en Ajka