János Horváth (instruisto)

János Horváth [jAnoŝ horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth János estis hungara instruisto, gimnaziestro.

János Horváth [1] Arkivigite je 2016-12-21 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 22-an de decembro 1823 en Bezi, li mortis la 4-an de decembro 1901 en Békéscsaba.

Biografio redakti

János Horváth frekventis gimnazion en Sopron, poste li akiris diplomon en Jura Akademio (Győr). Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis batalanta oficiro en la hungara armeo. Post falo de la liberecbatalo li estis trudsoldato en armeo de Habsburgoj 6 jarojn, kiel simpla soldato eksterlande. Hejmenveninta li establis privatan lernejon en Orosháza. En 1864 li estis nomumita instruisto en gimnazio de Békéscsaba, kie li estis gimnaziestro inter 1865 kaj 1895. Lian postan karieron signifa malsano haltis. Li neniam havis pedagogian diplomon, spite tion li apartenis al la talentaj instruistoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A békés-csabai algymnasium keletkezése (1855-1866) (1866)
  • Mire való Csabán a gymnasium? (1867)
  • Az ifjúkorban szokásos regényolvasásról (1869)
  • A presbyterium azon határozatának tárgyalása, mellyel a gymnasiumot megszűntnek nyilvánította (1883)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti