János Horváth (literaturhistoriisto)

HORVÁTH János [horvat] estis hungara literaturhistoriisto, universitata profesoro, ano de Hungara Scienca Akademio, laŭreato de Kossuth-premio(naskiĝinta la 24-an de junio 1878 en Budapest kaj mortinta la 9-an de marto 1961.

János Horváth
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1878 (1878-06-24)
en Marghita
Morto 9-an de marto 1961 (1961-03-09) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo János Horváth (literaturhistoriisto)
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • universitata instruisto
vdr

Kariero redakti

Horváth finis en la Universitato de Budapeŝto. En 1901 li doktoriĝis pri filozofio; en 1904 li akiris diplomon de instruisto pri hungara-franca lingvoj. En 1901–02 li estis stipendiulo de École Normale Supérieure en Parizo. De 1903 li estis studento de Kolegio Eötvös, de 1909 ties fakgvidanta profesoro. En 1914 li studvojaĝis en Italujo. Preskaŭ tri jarojn li servis en militfronto. Inter 19231948 li estis profesoro pri literaturhistorio en Universitato de Budapeŝto . De 1911 li partoprenis en la fondado de Magyar Irodalomtörténeti Társaság, inter 1923–26 li estis redaktoro de kritika rubriko de revuo Napkelet. Ekde 1923 li estis ano de Societo Kisfaludy, de 1942 de Societo Petőfi.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Ady s a legújabb magyar lyra (Bp., 1910);
  • Aranytól Adyig (Bp., 1921);
  • Petőfi Sándor (Bp., 1922, az MTA nagyjutalmát kapta érte);
  • Magyar ritmus, jövevényversidom (Bp., 1922);
  • A magyar irodalmi népiesség Faluditól Petőfiig (Bp., 1927);
  • A középkori magyar vers ritmusa (Berlin, 1928);
  • A magyar irodalmi műveltség kezdetei (Bp., 1931);
  • A magyar irodalmi műveltség megoszlása (Bp., 193 S)
  • Csokonai (Bp., 1936);
  • Katona József (Bp., 1936);
  • Kisfaludy Károly (Bp., 1936);
  • Kisfaludy Károly évtizede (Bp., 1936);
  • Kisfaludy Sándor (Bp., 1936);
  • A magyar vers (Bp., 1948);
  • Rendszeres magyar verstan (Bp., 1951);
  • A reformáció jegyében (Bp., 1953);
  • Kisfaludy Károly és íróbarátai (Bp., 1955);
  • Vitás verstani kérdések (Bp., 1955): Tanulmányok (Bp., 1956);
  • Berzsenyi és íróbarátai (Bp., 1960).

Bibliografio redakti

Fonto redakti