János Hunfalvy
János Hunfalvy [jAnoŝ hunfalvi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hunfalvy János estis hungara geografo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1865).
János Hunfalvy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Johann Hunsdorfer |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1820 en Veľký Slavkov |
Morto | 6-an de decembro 1888 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | geografo profesoro |
János Hunfalvy [1] naskiĝis kiel Hunsdorfer János la 21-an de januaro 1820 en Hungara reĝlando, en Nagyszalók (nuntempa Veľký Slavkov en Slovakio). Li mortis la 6-an de decembro 1888 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJános Hunfalvy frekventis universitatojn en Berlino kaj Tübingen. En 1846 li ekinstruis, poste li partoprenis en la liberecbatalo en 1849, tial li poste estis arestita. Baldaŭe li translokiĝis al Pest (urbo), kie en 1866 li instruis jam en la universitato. Li iĝis katedrestro en 1870, rektoro en 1887. Li ofte vojaĝis al eksterlando, kie li partoprenis en kongresoj.
Verkaro (elekto)
redakti- Egyetemes történelem (Universala historio), (1850)
- Magyarország és Erdély képekben (Hungarlando kaj Transilvanio laŭ bildoj), (1856)
- Ég és föld, csillagászati földrajz (Ĉielo kaj Tero, astronomia geografio), (1873)