János Jónás [jAnoŝ jOnAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jónás János estis hungara instruisto, profesoro.

János Jónás [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1848 en Kiskunhalas. Li mortis la 3-an de januaro 1911 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Jónás devenis el juda familio. Li komence lernis en juda lernejo en Balassagyarmat, poste en kalvinana gimnazio en Kiskunhalas, poste unu studjaron en Reĝa Universitato de Pest, fine li lernis ekonomion en Lejpcigo. En 1870 li iomete interrompis la lernadon pro la milito, sed poste li plulernis en Germanio. Post siaj studoj li ekinstruis en 1871 en la gimnazio de Kiskunhalas, poste en aliaj urboj. En 1872 li edziĝis, tial li prenis la kalvinanan religion. Ekde 1878 li instruis en komerca akademio en Budapeŝto, ekde 1885 li estis nomumita akademiestro en Pozsony. Li faris pioniran pedagogian laboron en instuado por komercistoj. En 1897 li ricevis reĝan premion.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Mohammed előtti Moallakok (1868) - debuta studo pri araba poezio
  • Ármin Vámbéry:Indiai tündérmesék (1869, 1881) - traduko el la angla
  • Az ókor története (1876-78) - tradukaĵo
  • Kereskedelmi irodai munkálatok. (Kaufmännische Comptoir-Arbeiten.) (1886)
  • Visszapillantás a pozsonyi első takarékpénztár ötven évi működésére 1842-1891 (1892, ankaŭ germane)

Fontoj redakti