János Jakab Adami

János Jakab Adami [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Adami János Jakab estis hungara luterana pastro, instruisto, abelbredisto.

János Jakab Adami
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de junio 1714(nun 1714-06-17)
en Hungario Lőcse (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 4-an de julio 1792
en Hungario Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo verkisto
vdr

János Jakab Adami[1] naskiĝis la 17-an de junio 1714 en Lőcse (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Levoča en Slovakio), li mortis la 4-an de julio 1792 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio).

Biografio redakti

János Jakab Adami maturiĝis en luterana mezlernejo. Ekde 1734 li studis en universitatoj de Jena kaj Halle. Hejmenveninta li instruis en sia naskiĝurbo, poste en 1747 li estis lernejestro en Besztercebánya. Inter 1748 kaj 1772 li estis pastro en la sama urbo, poste li havis pli altan eklezian postenon. En 1780 li pensiuliĝis, tamen li tenis la postenon ankoraŭ 4 jarojn. Li estis ankaŭ unu el la pioneraj hungaraj abelbredistoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Kurze Erklärung des Katechismus (1751)
  • Bussrede, welche am XII. Sonntage nach Trinitatis… (1761)
  • Ein in katechetischen Fragen entworfener Unterricht... (1765)
  • Kurze Anleitung die Freigeister auf bessere Gedanken und die Vernunft zum Gehorsam des Glaubens zu bringen (1769)
  • Kurze Anleitung für das Landvolk in Absicht auf die Bienenwirthschaft (1773)

Fontoj redakti

Referencoj redakti