János Károly Lübeck

János Károly Lübeck [jAnoŝ kAroj lubek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lübeck János Károly estis hungara kuracisto.

János Károly Lübeck
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1770 (1770-01-01)
en Pezinok
Morto 14-an de novembro 1814 (1814-11-14) (44-jaraĝa)
en Šahy
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

János Károly Lübeck [1] naskiĝis en 1770 (aŭ en 1776) en Hungara reĝlando en Bazin (nuntempe Pezinok en Slovakio), li mortis la 14-an de novembro 1814 en Ipolyság (nuntempe Šahy en Slovakio).

Biografio redakti

János Károly Lübeck frekventis luteranan liceon en Pozsony, poste li studis en Jena, Vieno kaj iomete en aliaj urboj, fine li akiris medicinan diplomon en Universitato de Vieno. Post siaj studoj li estis kuracisto en Pressburg, kie li verkis ankaŭ poemojn, poste li kuracadis en Sövényfalva, baldaŭ en Nagyszentmiklós. En ambaŭ lokoj li konatiĝis pri la agrikulturo. En la jaro 1803 li estis redaktoro en Pest (urbo), kie li kontribuis agrikultutrajn artikolojn. Ekde la sekva jaro li eldonis revuon, kie estis legeblaj precipe gravaj artikoloj pri la agrikulturo. Inter 1805-1814 li estis ĉefkuracisto de departemento Hont.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Empfindungen bei dem Crabe der Großfürstin…Alexandra Paulowna (Pest, 1801) - poemo
  • Über die medizinische und naturhistorische Literatur von Ungern (1803)
  • Allgemeines ökonomisches Lexikon oder Bechreibung der Worte und Belehrung... (Vieno, 1812)
  • Der allgemeine ökonomische Sammler... (Pressburg, 1813–1814)
  • Die Toilette der Grazien, oder die Kunst, die Schönheit... (1815, 1818, 1837)

Fontoj redakti