János Köves [jAnoŝ koveŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Köves János estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Wetzl [vecl] ĝis 1910.

János Köves
Persona informo
Naskonomo Wetzl János
Naskiĝo 8-an de januaro 1882 (1882-01-08)
en Zirc
Morto 21-an de oktobro 1977 (1977-10-21) (95-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tahitótfalu
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo akademiulo • universitata instruisto • bestokuracisto
vdr

János Wetzl[1] naskiĝis la 8-an de januaro 1882 en Zirc, li mortis la 31-an de oktobro 1977 (laŭ hungara Vikipedio la mortotago estas la 21-a) en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Köves frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, poste maturiĝis en gimnazio en Veszprém (urbo), pli poste li akiris bestokuracistan diplomon en Reĝa Veterinara Akademio en 1902. Post la diplomo li estis asistanto samloke, en 1907 li doktoriĝis en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto. En 1908 oni fondis laboratorion pri epidemioj, kie Köves dekomence laboris. La laboratorio transformiĝis memstara uzino, kie Köves estis uzinestro. La uzino produktis vakcinojn kontraŭ pestoj de porkoj. Ekde 1923 la uzino produktis vakcinojn ankaŭ kontraŭ homaj epidemioj. Intertempe en 1917 li ricevis la instruan rangon privata instruisto. Dum la socialismo li estis vicinstitutestro ĝis la emeritiĝo en 1958. Li ricevis memormedalojn en 1966, 1974 kaj 1975.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A sertéspestis lappangási ideje (1912)
  • A sertéspestis megelőzése és leküzdése oltásokkal (1928)
  • A tetanusz elleni aktív immunizálás (kunaŭtoro, 1951)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti