KABAY János (naskiĝis la 27-an de decembro 1896 en Büdszentmihály (nuntempa Tiszavasvári), mortis la 29-an de januaro 1936 en Budapeŝto) estis hungara farmaciisto kaj alkaloid-esploristo. Li ellaboris metodojn pri ekstraktado de morfino el sekaj papavo-restaĵoj. Li estas fondinto de la hungara alkaloida produktado.

János Kabay
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1896 (1896-12-27)
en Bűdzentmihály
Morto 29-an de januaro 1936 (1936-01-29) (39-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo sepso
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kemiistoapotekistoinventisto
vdr

Li studis en Budapeŝto kaj en 1923 akiris diplomon kiel farmacia kemiisto. Li eklaboris en Hajdúnánás pri la ekstraktado de la alkaloidoj el la papava planto, kion li daŭrigis en la Budapeŝta Kuracplanta Esplorinstituto. Tie li sukcesis unuafoje ekstrakti morfinon el verda papavo. Li petis patenton en 1925 por tio kaj li fondis en 1927 - inter modestaj cirkonstancoj – la Alkaloidan Kemian Fabrikon en Büdszentmihály. Li ellaboris novan uzinan metodon en 1932, kiu uzis la sekajn papavajn restaĵojn (kapsulo, tigo).

La Antinarkotaĵa Komisio de la Ligo de Nacioj invitis lin en 1934 por prelegi pri sia nova metodo.

Li mortis de erizipelo, postoperacia.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.