János Kardalus
KARDALUS János (kardaluŝ) estis rumanuja hungara instruisto pri rumana lingvo, etnografia esploristo naskita la 20-an de septembro 1935 en Mugeni kaj mortinta la 9-an de aprilo 2006 en Miercurea Ciuc.
János Kardalus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1935 en Mugeni |
Morto | 9-an de aprilo 2006 (70-jaraĝa) en Miercurea Ciuc |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | instruisto |
Kariero
redaktiJános Kardalus akiris bazlernejan instruistan diplomon en Cristuru Secuiesc en 1954 kaj mezlernejan pri la rumana lingvo kaj literaturo en Kluĵo en 1966. Li instruis en pluraj vilaĝoj. Inter 1965 kaj 1976 li estis lernejestro en Mereşti. De 1976 ĝis 1991 li estis direktoro de la Domo de Popolkreaĵoj de Distrikto Harghita en Miercurea Ciuc kaj poste li laboris kiel lernejinspektoro en la sama distrikto ĝis sia pensiuliĝo en 1999. En 1999 li doktoriĝis pri etnografio. Li verkis pli ol 40 studaĵojn etnografitemajn.
Ĉefaj verkoj
redaktiFonto
redakti- Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.