János Kovács (edukisto)

János Kovács [jAnoŝ kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kovács János estis hungara instruisto, mecenato, framasono, membro honora de Hungara Sciencula Societo (1833).

János Kovács
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1764 (1764-08-25)
en Eger
Morto 12-an de aprilo 1834 (1834-04-12) (69-jara)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

János Kovács [1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1764 en Eger. Li mortis la 12-an de aprilo 1834 en Vieno.

BiografioRedakti

János Kovács frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Vieno inter 1781-1785. Li komencis sian karieron en edukado, li estis ĉefamilia edukisto en diversaj magnataj familioj, eĉ en kortego de la Habsburgoj. Li instruis precipe la hungaran lingvon. Krome li estis fama mecenato, ekzemple por sia naskiĝurbo aŭ por studentoj. Ekde 1789 li estis framasono en Transilvanio. Li ricevis premion en 1827.

VerkoRedakti

  • Origo et formatio linguae Ugoricae-Ungaricae (1833) - redaktado de hungara lernolibro

FontojRedakti