János Maleter [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Maleter János estis hungara ĉefkuracisto. Lia familia nomformo estis Mileter.

János Maleter [1] naskiĝis en 1691 en Hungara reĝlando en Igló (nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio). Li mortis la 8-an de marto 1755.

Biografio redakti

János Maleter frekventis universitatojn en Jena kaj Leiden. En 1717 li ricevis diplomon pri kuracado. En la sekva jaro li revenis al sia naskiĝurbo. Li iĝis ĉefkuracisto por 13 urboj de Szepes, en 1723 por la tuta departemento Szepes.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • ’’Dissertatio inaug. medica de morbo csömör Hungaris endemio’’ (1717), (1760)
  • ’’Höchstnöthige Erinnerung, wie sowohl die Bewahrung, als auch die Cur selbst, bei besorgender Contagions-Zeit anzustellen sei’’ (1739)

Fontoj redakti