Malfermi la ĉefan menuon

János Nagy (skulptisto)

János Nagy [jAnoŝ nadj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Nagy János estas hungara skulptisto, medalisto, platetisto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Arta Akademio (2005). Li vivis longe en Ĉeĥoslovakio.

János Nagy
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1935 (1935-06-17) (84-jara)
en Rákosszentmihály
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio skulptisto • medalisto
Information icon.svg
vdr
Johano Esterházy fare de János Nagy

János Nagy [1] naskiĝis la 17-an de junio 1935 en Rákosszentmihály.

BiografioRedakti

János Nagy abiturientis jam en Komárno (Ĉeĥoslovakio), poste li akiris diplomon en belarta altlernejo en Bratislavo en 1961. Inter 1961-1971 li instruis en pluraj altlernejoj, same li vivis en pluraj urboj, vilaĝoj. Li ekspoziciis ekde 1961. Somere li ofte vizitis artistkoloniojn en Hungario. Liaj diversaj artaĵoj estas videblaj aŭ en Hungario, aŭ en suda Slovakio. En 2015 li translokiĝis al Tata (Hungario). Li ricevis 6 hungarajn aŭ slovakajn premiojn inter 1994-2009.

Elektitaj solaj ekspoziciojRedakti

Elektitaj kolektivaj ekspoziciojRedakti

  • Okoč (1961)
  • Bratislavo (1965, 1971)
  • Dunajská Streda (1967, 1991)
  • Parizo (1973-1974)
  • Kremnica (1983, 1993)
  • Komárno (1990)
  • Budapeŝto (1991)
  • Vieno, Romo (1994)

Elektitaj skulptaĵojRedakti

Elektitaj platetojRedakti

  • "Dr. Steinmetz Endre 1902-1968 - P.E.A.C."

FontojRedakti

ReferencojRedakti