János NOVÁK [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Novák János estas hungara reĝisoro, teatrestro, komponisto. Lia frato estis Emil Novák.

János Novák
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1952 (1952-08-16) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz LisztUniversitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Frat(in)o Emil Novák
Okupo
Okupo muzikistokomponisto • reĝisoro • teatrestro • kantotekstisto
vdr

János Novák [1] naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1952 en Budapeŝto (laŭ kelkaj fontoj la naskiĝdato estas la 26-a).

Biografio redakti

János Novák frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris violonĉelistan diplomon en Muzikakademio Franz Liszt en 1973. Jam antaŭ la diplomo li komponadis muzikaĵojn ekzemple por Teatro Thália (Budapeŝto) kaj Teatro Madách aŭ li estis muzikisto. En la jaroj 1975 kaj 1976 li plulernis en muzika altlernejo en Munkeno. Inter 1977-1992 li estis muzika gvidanto de Teatro Radnóti, poste li estis fondinta teatrestro kaj reĝisoro de Pupteatro Kolibri. En 2003 li akiris plian diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Tiutempe li estis "ĉiufaranto" en porinfanaj spektakloj, li ofte laboris kune kun Tamás Cseh. Li ricevis plurajn premiojn ekde 1995.

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj redakti

Elektitaj komponaĵoj por filmoj aŭ teatroj redakti

  • Kokluŝo (filmo) (1986)
  • Lumpáciusz Vagabundusz vagy a három jómadár (pupteatra spektaklo, 1981, 1984)
  • Franciska vasárnapjai (filmo, 1996)
  • A fogság nyomában (filmo, 2006)

Fontoj redakti