János Nyilasi
János Nyilasi [jAnoŝ njilaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyilasi János estis hungara kemiisto, profesoro.
János Nyilasi [1] naskiĝis la 11-an de majo 1922 en Szombathely. Li mortis la 16-an de decembro 1978 en Budapeŝto.
Biografio redakti
János Nyilasi akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1945. Post siaj studoj li laboris en kemia instituto apud Gyula Gróh. Li doktoriĝis en la universitato en 1947, li kandidatiĝis en 1954. Li ne nur instruis en la universitato, sed ankaŭ li prelegis en "libera universitato", kie iu ajn rajtis aŭskulti lin. En 1965 li doktoriĝis el kemio antaŭ Hungara Scienca Akademio. Li ricevis diversajn premiojn. Li okupiĝis ekzemple pri aminoacidoj, peptidoj, proteinoj, kemiaj kombinaĵoj de osmio.