PALKÓ János (palko:) estis hungara instruisto, lernolibroverkisto naskita en Csobotfalva la 11-an de junio 1904 kaj mortinta en Kluĵo la 1-an de oktobro 1959.

Kariero redakti

Palkó János akiris diplomon de bazlerneja instruisto en la Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc (1923). Li instruis en Mediaș, Petroșani, Borșa (Maramureș), Ózd?, Panticeu, poste en la praktikanta bazlernejo de la porinstruista lernejo de Aiud (1934-40). De 1940 li estis instruisto same de la praktikanta bazlernejo de la porinstruista lernejo de Kluĵo. Li akiris ankaŭ diplomon de mezlerneja instruisto (1958). Li redaktis kune kun Ödön Felszeghy la libroserion Vezérkönyv (1940-46), en kiu serio aperis ankaŭ lia verko kunmetita kune kun Károly Simon Hogyan tanítsunk?.

Fonto redakti