János Rácz [jAnoŝ rAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rácz János estis hungara matematikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

János Rácz
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1919 (1919-08-29)
en Budapeŝto
Morto 18-an de marto 2005 (2005-03-18) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto • instruisto
vdr

János Rácz[1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1919 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de marto 2005 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Eĉ kiel studento, kariero de János Rácz komenciĝis kiel instruisto, ĉar li estis feliĉa doni al siaj samklasanoj matematikajn instruadojn. Anstataŭ instrui en universitato, li elektis la gimnazion, ĉar tie la kontakto kun la studentoj estas multe pli persona. Ekde 1945 li instruis laŭvice en Szentes, Tatabánya, Székesfehérvár, ekde 1957 en Budapeŝto ĝis fino de sia vivo. En 1963 li aranĝis specialajn klasojn, kiuj fokusiĝis al matematiko. Por Internacia Matematika Junulara Olimpiko li preparis siajn lernantojn singarde kaj kun eksterordinara penado, kiu rezultis ĉiam bonegajn lokojn. Ekde 1969 li estis ankaŭ ekstera instruisto en la Scienca Universitato Loránd Eötvös. Li estis aŭtoro de multaj lernolibroj kaj pluraj artikoloj estis eldonitaj de li. Li ricevis premiojn inter 1987-2004.

Elektitaj lernolibroj redakti

  • Matematika feladatok - ötletek - megoldások I. (1990)
  • Matematika III. (1992)

Fontoj redakti

Referencoj redakti