János Róka

János Róka [jAnoŝ rOka], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Róka János estis hungara katolika pastro, jezuita monaĥo, lernejstro, titulara kanoniko.

János Róka
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de januaro 1727(nun 1727-01-07)
en Hungario Győr (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto en 1790
en Hungario Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teologo • kanonikoverkisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

János Róka[1] naskiĝis la 7-an de januaro 1727 en Győr (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis en 1790 en Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio).

BiografioRedakti

János Róka aliĝis al la jezuitoj, poste li studis en sia naskiĝurbo, Nagyszombat kaj Vieno. Li pasis 8 jarojn inter jezuitoj, poste li estis forigita, pli poste li estis juĝisto en la policejo. Li doktoriĝis el teologio en 1765 en Universitato de Vieno. En 1768 li estis pastro de Taksony, en la sekva jaro li ricevis postenon en episkopejo de Vác. Li ricevis la rangon titulara kanoniko en 1771 (denove en 1775), samtempe li estis pastro en Torontál, kie li strebis por kulturo de francoj vivantaj tie. De 1773 ĝismorte li estis lernejestro en Pozsony.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • A rodhadatlanságnak ajándékán Istentől világgal ismértetett dicsőséges Szent István... (1769)
  • Idea methodi erudiendi juventutem in scholis trivialibus... (1775)
  • A jobb keze rothadatlanságának ajándékával az Istentől megjutalmazott Szent-Istvánnal... (1785)
  • Cantique spirituels (tradukaĵo el la germana al la franca, 1786)
  • Dem hochwürdigen Herrn Paulo Márthonyi... (sen eldonjaro)

FontojRedakti

ReferencojRedakti