János Rainer M. [jAnoŝ rajner em], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun nekutime plena nomo Rainer-Micsinyei János [miĉinjei] estas hungara historiisto, arkivisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019). Lia pseŭdonimo estis en la nepermesitaj eldonaĵoj Elek Fényes.

János Rainer M.
János Rainer M.
János Rainer M.
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1957 (1957-07-08) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Nóra Rainer-Micsinyei
Okupo
Okupo historiisto
vdr

János Rainer M.[1] naskiĝis la 8-an de julio 1957 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Rainer M. maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1975, poste li soldatservis, pli poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1981. Post la diplomo li eklaboris en la ĉefurba arkivejo, kie li iĝis arkivisto. Inter 1986 kaj 2011 li laboris en la akademia historia instituto, ekde 1997 li estis institutestro. Li instruis ankaŭ en politika lernejo (1991-1994), en la menciita universitato (1997-2002), en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) (2005-2010), en Universitato Károly Eszterházy ekde 2009. Li habilitiĝis en 2010, poste li estisnomumita profesoro. Li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1997, li doktoriĝis ĉe la akademio en 2002. Lia laboro fokusiĝas al la socialismo kaj Hungara revolucio de 1956. Li ricevis premiojn depost la socialismo inter 1990-2010. Lia filino estas aktoro.

Elektitaj monografioj redakti

  • Az író helye. Viták a magyar irodalmi sajtóban 1953–1956. (1990)
  • Nagy Imre. Politikai életrajz I–II. (1996–1999)
  • Jelentések hálójában. Antall József és az állambiztonság emberei 1957–1989 (2008)
  • Századosok (2018)

Elektitaj volumoj redakti

  • „Hatvanas évek” Magyarországon. (studoj, 2004)
  • Magyarok 1945-ben (2015)

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti