RITOÓK János (rito:k), matrikula nomo Miess Günther Johann Ritoóks Ritoókann, estis hungara poeto, tradukisto, literaturhistoriisto, redaktoro naskita en Braŝovo la 22-an de junio 1935 kaj mortinta la 21-an de majo 1981 en Kluĵo.

János Ritoók
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1935 (1935-06-22)
en Braŝovo
Morto 21-an de majo 1981 (1981-05-21) (45-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo poeto • tradukisto • literaturhistoriisto
vdr

Biografio redakti

János Ritoók lernis germane en bazlernejo en sia naskiĝurbo, sed en 1945 post deportado de sia patro en Sovetunion ili transloĝiĝis en Oradean, kie li plue studis hungare. Ili revenis je la fino de la 1940-aj jaroj en Braŝovon kaj li abiturientiĝis tie (1954) en vespera sekcio de la liceo. Li pristudis en Bolyai Tudományegyetem hungaran lingvon kaj literaturon, sed li interrompis tiun kaj nur en 1963 li akiris diplomon de instruisto pri hungara lingvo kaj literaturo. Komence li instruis en Chichiş, poste li fariĝis literatura rubrikgvidanto ĉe Brassói Lapok (tiam Új Idő). Ekde 1971 li estis la redakcia ĉefsekretario de Korunk de Kluĵo.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Goethe és a világirodalom. Válogatás, előszó és jegyzet (1975, Téka);
  • Kozmikus szerelem. Poemoj kaj tradukaĵoj (Kv. 1976);
  • Kettős tükör. A magyar-szász együttélés múltjából és a két világháború közötti irodalmi kapcsolatok történetéből (Hungaraj-saksaj rilatoj literaturaj) (1979);
  • Önkihallgatás. Hét romániai német költő verseiből. Elekt., trad., antaŭparolo kaj notoj (Kv. 1980);
  • A hamis malvázia. Romániai német elbeszélők. Trad., parte trad., postparolo kaj notoj (Bp. 1981).
  • Franz Hodjak: Papírsárkány. trad. (kun Pál Jancsik) (1987).

Fontoj redakti