Malfermi la ĉefan menuon

János ROLLA [jAnoŝ], hungare Rolla János estas hungara dirigento, koncertmajstro kaj violonisto.

János Rolla naskiĝis la 30-an de septembro 1944 en Kőtelek.

BiografioRedakti

János Rolla frekventis muzikann mezlernejon inter 1957-1962, poste muzikan ĉeflernejon por violono inter 1962-1968 en Budapeŝto. Inter 1963-1979 li estris orkestron nomatan pri Liszt Ferenc. Inter 1967-1973 li muzikadis en orkestro de Hungara Radio. Maurice André, Jean-Pierre Rampal, Alexander Schneider, Henryk Szeryng kaj Tamás Vásáry apartenis al liaj partneroj. Li ricevis premion Kossuth en 1985, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Inter 1976-2003 estis eldonitaj diversaj muzikdiskoj pri liaj muzikaĵoj.

FontojRedakti