János Salamon [jAnoŝ ŝalamon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Salamon János estis hungara violonisto, orkestrestro.

János Salamon
János Salamon
János Salamon
Persona informo
Naskiĝo 1824
en Klausenburg/Kolozsvár (Transilvanio, Habsburga Imperio)
Morto la 21-an de marto 1899
en Hungario Kolozsvár (Hungara reĝlando)
Tombo Tombejo Házsongárd
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo violonisto
vdr

János Salamon [1] naskiĝis en 1824 en Klausenburg/Kolozsvár (Transilvanio, Habsburga Imperio, nuntempa Cluj en Rumanio), li mortis la 21-an de marto 1899 en Kolozsvár (Hungara reĝlando, nuntempa Cluj en Rumanio).

Biografio redakti

János Salamon devenis el cigana familio. Li aĝis 11, kiam li fondis ciganan popolorkestron, post 3 jaroj li jam faris turneon en Transilvanio. Li kun la orkestro aliĝis al la Hungara revolucio de 1848, ili estis armeaj muzikistoj, sed li uzis plej ofte blovinstrumentojn. Post falo de la liberecbatalo li muzikadis en sia naskiĝurbo en konataj restoracioj. Li ofte violonadis malpermesitajn melodiojn (ili estis marŝoj de la revoluciuloj), tial li ofte estis en prizono. Inter 1894 kaj 1898 li ofte estis malsana, tiam lia filo estis la orkestrestro. Dum 22 jaroj li muzikadis senpage dum datrevena tago de la revolucio. Lia tomboŝtono estas videbla en Tombejo de Házsongárd.

Elektita repertuaro redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti