János Solti [jAnoŝ ŝolti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Solti János estis hungara ŝlagromuzikisto (drumisto), instruisto.

János Solti
János Solti (dekstre)
János Solti (dekstre)
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1953 (1953-12-04) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

János Solti [1] naskiĝis la 4-an de decembro 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Solti frekventis muzikan mezlernejon (1973-1976) en sia naskiĝurbo, lia plej signifa instruisto estis Gyula Kovács (drumisto). Post siaj studoj li aliĝis al ŝlagrorkestro Generál, post unu jaro al Locomotiv GT. Laŭjure li restis plu en la ŝlagrorkestro, tamen estis silentaj periodoj, tiam li drumis en aliaj ŝlagrorkestroj aŭ muzikistoj (Hobo Blues Band, Budapest Big Band.) Krom tio li ofte muzikadis en studioj, li estis helpinto ekzemple de Dave Samuels, Zorán Sztevanovity, Ferenc Demjén, Béla Szakcsi Lakatos, László Dés, Kati Kovács, Zsuzsa Koncz. Li instruas en muzika faklernejo, krome malofte li komponas kaj verkas ŝlagrotekstrojn. Li ricevis premiojn inter 1977-2014. Liaj gefiloj havis naskiĝis en 1983, 1996 kaj 2005.

Elektitaj filmaj laboroj redakti

  • Ugye mi jó barátok vagyunk (televizia, 1978, aktoro)
  • Amerikai cigaretta (1978, komponisto)
  • Kopaszkutya (1981, videbla, kiel li mem)

Elektitaj komponaĵoj kun ŝlagrotekstroj redakti

  • Temető tangó
  • Cecey bácsi ifjúkori kalandjai

Fontoj redakti

Referencoj redakti