János Szöllősi [jAnoŝ soloŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szöllősi János estas hungara kemiisto, biologo, biofizikisto, profesoro, membro (korespondanta (2016), ordinara (2022)) de Hungara Scienca Akademio.

János Szöllősi [1] naskiĝis la 29-an de januaro 1953 en [?].

Biografio redakti

János Szöllősi akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1976. Post siaj studoj li laboris kaj instruis komence en la universitata izotopa laboratorio, poste en la universitata biofizika instituto. Li doktoriĝis (Ph.D) el biologio en 1980, li kandidatiĝis en 1985, li doktoriĝis (DSc) en 1992 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, la habilitiĝo okazis en la universitato en 1995. Li atingis la rangon docento en 1990, profesoro en 1997. Li estis nomumita katedrestro en 1999, institutestro en 2009. Li ricevis premiojn inter 1989-2014. Liaj studvojaĝoj okazis en Gotingeno (1982), San Francisco (1985-1987, 1988-1990, 1993).

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Simultaneous fluorescence labeling of human fibroblast cells with fluorescamine and propidium iodide. An energy transfer study. (1978)
  • Accessibility of cell surface thiols in human lymphocytes is altered by ionophores or OKT-3 antibody (1986)
  • Hydrocarbon uptake by Streptomyces (1998)
  • Research imaging cytometer as an instrument for studying endometrial tissue sections (2007)
  • rFRET: A comprehensive, Matlab-based program for analyzing intensity-based ratiometric microscopic FRET experiments (2016)

Fontoj redakti