János Szenczi Molnár

SZENCZI MOLNÁR János (senci molna:r) estis hungara reformita pastro naskita en Marburg la 31-an de julio 1612 kaj mortinta en Koloĵvaro la 25-an de julio 1646. Li estis la filo de Albert Szenczi Molnár.

Kariero redakti

Szenczi Molnár komencis siajn studojn en Germanio, poste li daŭrigis en Kassa, Kolozsvár, Gyulafehérvár, Leiden, London kaj Franeker. En Londono li apartenis al la rondo de János Tolnai Dali kaj li subskribis la „kegyesség formulája”n (formulo de pieco). Reveninte li estis rektoro en Szászváros, poste en Koloĵvaro li estis sekondarpastro de saksoj. Li iĝis la viktimo de granda pesto de 1646.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon