TÁBORSZKY János (ta:borski) estis hungara violonisto kaj komponisto naskita en Temeŝvaro en 1805 kaj mortinta en Temeŝvaro en 1884.

Kariero redakti

Táborszky fondis en 1827 en Pest arĉkvarteton, kiu estis unu el la unuaj hungaraj kamerensembloj. Li estis la unua, kiu interpretis en Hungarujo la kvartetojn de la vienaj klasikuloj. La ensemblo ĉesis ĉirkaŭ 1839. Táborszky koncertis ankaŭ memstare en 1834 en Pest.

Fonto redakti