János Vidéky [jAnoŝ vidEki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vidéky János estis hungara pentristo, instruisto.

János Vidéky
János Vidéky 1891
János Vidéky 1891
Persona informo
Naskonomo Vidéky János
Naskiĝo la  17-an de januaro 1827(nun 1827-01-17)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 8-an de februaro 1901 (1901-02-08)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Károly Vidéky
Okupo
Okupo pentristo • drawing teacher
vdr

János Vidéky [1] naskiĝis la 17-an de januaro 1827 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 8-an de februaro 1901 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Vidéky estis edukita de sia patro. La juna János interesiĝis kaj pri pentrado kaj pri muziko. Dum la Hungara revolucio de 1848 li kreis politikajn karikaturojn, baldaŭ eĉ li soldatiĝis. Post falo de la liberecbatalo li kaŝiĝis enlande kaj eksterlande. Ekde 1852 li studis en akademio de Venecio, Post 5 jaroj li jam havis propran atelieron en la sama urbo. En 1863 helpe de stipendio li iris al Romo. Intertempe li studvojaĝis al aliaj italaj urboj kaj al Grekio, krome en 1866 li edziĝis. Li pentradis aŭ religiajn temojn, aŭ pejzaĝojn. Li revenis al Hungarlando, kie unue li instruis en eklezia lernejo en Esztergom, poste en la ĉefurbo. Li fondis la unuan lernejon por farbi-pentri ceramikaĵojn (1880), poste lernejon por inaj pentristoj. Li iniciatis industriartan lernejon, post la fondo li estis ties unua lernejestro ĝismorte.

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Krisztus mennybemenetele
  • Szent Jeromos, a magyarországi Justitia

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Vezérfonal a szabadkézi rajziskolában (1882)
  • Szabadkézi rajzminták az alsó ipariskolák számára (1882)
  • Módszeres rajzoktatás (hungare, france kaj germane)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti