WEIN János (vajn ja:noŝ) estis hungara inĝeniero pri minejoj naskita en Németbogsán la 10-an de januaro 1829 kaj mortinta en Budapeŝto la 2-an de aprilo 1908.

János Wein
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1829 (1829-01-10)
en Bocșa
Morto 2-an de aprilo 1908 (1908-04-02) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Margit Wein • Manó Wein • Dezső Wein
Okupo
Okupo mininĝeniero
vdr

Kariero redakti

Wein ekstudis en Vieno en la teknikuniversitato. Li partoprenis en la liberecbatalo dum la hungara revolucio de 1848. Li havigis diplomon post 1850 en Selmecbánya en la Akademio pri Minejo kaj Arbaro. Poste li estis fornoinĝeniero, pli poste li fondis presejon en Budapeŝto. De 1873 li estis direktoro de la akvodistribuejo de la ĉefurbo. En 1880 – 81 li konstruis la akvodistribuejuzinon de la dekstra bordo de la Danubo. Ĝis sia pensiuliĝo li partoprenis en la projektlaboroj de la akvodistribuejo de Káposztásmegyer.

Verkoj redakti

  • Budapest nyilvános vízművei (Bp., 1883);
  • Emlékirat a fővárosi végleges vízmű tárgyában… (Bp., 1888).

Fonto redakti