János Zlinszky [jAnoŝ zlinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zlinszky János estis hungara advokato, konstitucia juĝisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Aŭstra Scienca Akademio (1993). Lia nobela antaŭnomo estis gyóni [djOni].

János Zlinszky
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1928 (1928-03-07)
en Budapeŝto
Morto 18-an de junio 2015 (2015-06-18) (87-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano János Zlinszky
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto • advokato
vdr

János Zlinszky[1] naskiĝis la 7-an de marto 1928 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de junio 2015.

Biografio redakti

János Zlinszky maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1946, poste li studis juron en Scienca Universitato Péter Pázmány. Lia plej grava instruisto estis Géza Marton. En 1951 iom antaŭ sia diplomiĝo li estis forpelita de la universitato de la komunista reĝimo kaj deportita al Zsáka, ĉar li devenis de jura familio (komprenu: nelaborista) kaj tial estis konsiderata kiel "klasa malamiko". Nur post militserva kaj (trud)laborista servoj li rajtis reveni Budapeŝton (pro edziĝo en 1956) por fini siajn studojn. Tie li trapasis siajn ŝtatajn ekzamenojn en 1957 kaj ricevis sian juran diplomon. Inter 1957 kaj 1968 li havis jurajn postenojn en pluraj ŝtataj entreprenoj, poste li estis advokato. Li ekinstruis en Pezindustria Teknika Universitato de Miskolc en 1982 (en 1983 lektoro, en 1985 docento kaj institutestro, en 1990 profesoro). En 1984 li kandidatiĝis, en 1990 li doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Inter 1990-1998 li estis konstitucia juĝisto, inter 1992-1998 membro de Venecia Komisiono. Inter 1995-2000 li ankaŭ instruis kaj estis dekano en Katolika Universitato Péter Pázmány. En 2002 Zlinszky emeritiĝis. Li ricevis premiojn inter 1998-2014. Li edziĝis en 1956, lia edzino naskis 3 gefilojn (1957, 1958, 1960).

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A tizenkéttáblás törvény töredékei (1991)
  • Római büntetőjog (1992)
  • Állam és jog az ősi Rómában (disertaĵo, 1996)
  • Az alkotmányosság alkonya (2007)
  • A Gyóni Zlinszky Család (2010)

Fontoj redakti

Referencoj redakti