Jérôme Boateng

german futbalisto

Jérôme BOATENG (naskiĝis la  3-an de septembro 1988(nun 1988-09-03) en Berlino-Wilmersdorf, do nun 35-aĝa) estas germana futbalisto. Li havas germanan patrinon kaj ganaan patron. Jérôme Boateng iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "20". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio kaj la Futbala Mondpokalo 2018 li havis la ĉemizan numeron "17".

Jérôme Boateng
Persona informo
Naskonomo Jérôme Agyenim Boateng
Naskiĝo 3-an de septembro 1988 (1988-09-03) (35-jaraĝa)
en Okcidenta Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)oj Kevin-Prince Boateng • George Boateng
Amkunulo Kasia Lenhardt
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.jboateng.com
vdr
la futbalisto en 2009