Jérôme Colombain

Jérôme Colombain estas franca ĵurnalisto, specialisto pri novaj teknologioj. Pro tio li estas kronikisto pri novaj teknologioj ĉe France Info kaj animas kun François Sorel du podkastojn : La chaîne techno[1] kaj la kronikon Cisco diaLog, kiun dissendas la retejo Clubic.com [2], kaj ĉe la retejo de Cisco dialog. Li aperas ankaŭ ĉe Attitude Techno [3] (teknologia sinteno).

Diplomita de la Instituto pri ĵurnalismo de Bordozo-Akvitanio en 1988, studinta en la ĵurnalisma lernejo de Bordozo, Jérôme Colombain komencis en radiofonio kaj informadiko en la jaroj 1980aj : unue en Aix-en-Provence kaj poste ĉe la regiona radiostacio Radio France Bordeaux-Gironde (1988-1994), kaj li eniris ĉe France Info kiel prezentisto kaj reportero en 1994. Li poste specialistiĝis pri alta teknologio kaj, laŭ peto de la prezidanto de Radio France, li kreis unuajn kronikojn pri informadiko kaj Interreto, kiel "Nouveau monde" (Nova mondo, ekde 1999), kiu plue ekzistas. Li verkis plurajn librojn pri Interreto kaj ties uzado ĉe la franca eldonejo Milan[4] en Tuluzo.

Bibliografio redakti

  • Internet, Tuluzo : Milan. Septembro 1996. 64 p.. ISBN 2841134563
  • La cyberculture, Tuluzo : Milan. Aprilo 1997. 64 p.. ISBN 284113525X
  • Le Dico Du Multimédia. Tuluzo : Milan, kolekto "Les Dicos Essentiels Milan". Majo 1998. 256 p.
  • Surfer sur Internet : Tuluzo : Milan. Aprilo 1999. 64 p.. ISBN 2-84113-844-5
  • Surfez tranquille : Internet en toute sécurité. Tuluzo : Milan. Septembro 2005. 64 p.. ISBN 2-7459-1966-0
  • Mon ordi, Internet... et moi !, kunverkita kun Frédérique Vayssières. Tuluzo : Milan jeunesse. 2007. 43 p.. ISBN 978-2-7459-2682-1
  • Le guide de la photo numérique, kunverkita kun Denis Carel. Parizo : Jacob-Duvernet, kolekto "Guide France info". Marto 2002. 127 p. ISBN : 2847240152

Antaŭparolo al la libro Voyage au Coeur du Numérique : Les technologies de notre nouveau quotidien, kunverkita kun de Fanny Bouton, Sébastien Berthoud, Gauthier Caulier. Parizo : M21 Editions. Marto 2006. 164 p.

Ligiloj redakti

Kontakto redakti

Notoj redakti

Fonto redakti

La informoj de tiu artikolo fontas parte el la franclingva versio de Wikipédia kaj el la diversaj retejoj, kies ligiloj estas indikitaj.