Jérôme Lalande

franca astronomo

Joseph-Jérôme LEFRANCOIS DE LALANDE (11-a de julio 1732 en Bourg-en-Bresse4-a de aprilo 1807) estis franca astronomo.

Jérôme Lalande
Persona informo
Joseph-Jérôme de la Lande
Naskiĝo 11-an de julio 1732 (1732-07-11)
en Bourg-en-Bresse
Morto 4-an de aprilo 1807 (1807-04-04) (74-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Kolegio de Francio vd
Subskribo Jérôme Lalande
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo astronomo • matematikisto • profesoroverkisto vd
Laborkampo astronomio vd
Doktoreca konsilisto Joseph-Nicolas Delisle vd
Verkado
Verkoj Atlas céleste de Flamstéed vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis la 11-a de julio 1732 en Bourg-en-Bresse (ĉe Liono). Li estis lernanto "ĉe la Jezuitoj" en Bourg-en-Bresse kaj Liono, sed liaj gepatroj sendis lin en Parizon por lerni la juron. Li estis advokato en Bourg-en-Bresse en 1751. Li ŝatis astronomion kaj daŭrigis sian lernadon en "Collège de France" .

Li laboris pri planedoj, kometoj kaj steloj.

Li estis instruisto en la "Collège de France" kaj direktoro en la observatorio de Parizo. Hodiaŭ, unu liceo en Bourg-en-Bresse nomiĝas laŭ li: "Lycée Lalande".

La luna kratero Lalande (4°24'S, 8°36'W) kaj la asteroido 9136 Lalande omaĝas lin. Dum la Unua astronoma kongreso eŭropa en Gotao li furoris kaj ludis gravan rolon akompanite de la nevino sciencula.

Voyage d'un françois en Italie, fait dans les années 1765 et 1766. Tome premier, 1769

Vidu ankaŭ redakti