BEDE Jób estis hungara ĵurnalisto, verkisto naskiĝinta en Szilágysomlyó la 8-an de januaro 1869 kaj mortinta en Budapeŝto la 16-an de februaro 1919.

Jób Bede
Persona informo
Naskonomo Rosenberg Jób
Naskiĝo 8-an de januaro 1869 (1869-01-08)
en Șimleu Silvaniei
Morto 16-an de februaro 1919 (1919-02-16) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Bede finis juron en la Universitato Koloĵvaro kaj li estis kunlaboranto de la gazetoj Ellenzék, ekde 1887 de la Kolozsvári Híradó, en 1888 de la Kolozsvár. En 1895 li translokiĝis en Budapeŝton kaj estis la ano de la redakcioj Egyetértés, poste Pesti Hírlap, Pesti Napló, Világ kaj Magyar Hírlap, kunlaboranto de politika rubriko. Post eliĝo de verkisto Kálmán Mikszáth li estis unu el la plej aŭtoritataj parlamentaj informistoj. Li gvidis en la Pesti Hírlap la rubrikon A tisztelt Házból (El estimata Domego). Li verkis rakontojn, tradukis romanojn.

Verkoj redakti

  • Trifolium (rakontoj., Kolozsvár, 1891).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon