Jódar [ĤOdar] estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Jódar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23500
Demografio
Loĝantaro 11 449  (2023) [+]
Loĝdenso 77 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 50′ N, 3° 21′ U (mapo)37.8406838-3.3548717Koordinatoj: 37° 50′ N, 3° 21′ U (mapo) [+]
Alto 647 m [+]
Areo 148,78 km² (14 878 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jódar (Provinco Ĥaeno)
Jódar (Provinco Ĥaeno)
DEC
Jódar
Jódar
Situo de Jódar
Jódar (Hispanio)
Jódar (Hispanio)
DEC
Jódar
Jódar
Situo de Jódar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jódar [+]
vdr
La dekkvar municipoj de la komarko Sierra Mágina de Ĥaeno. Jódar en la nordoriento verdece.
Jódar en la provinco.

Priskribo redakti

La areo de la municipo estas 119 km2 kie loĝas 2 642 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 23,17 loĝ./km2.

Jódar situas sur la nordoriento de la komarko Sierra Mágina en la centro de la provinco, lime kun Baeza, Úbeda, Cabra del Santo Cristo, Bélmez de la Moraleda, Huelma kaj Bedmar y Garcíez. Estas sur 627 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj de la provinco Ĥaeno.

Geografio redakti

 
Jódar sur valo.

Ĝi estas sur la deklivo de la monteto de San Cristóbal, ene de la Serrezuela, nome duaranga montareto norde de la masivo de Sierra Mágina. Ĝi havas privilegian lokon, en la centro de la suda duono de la provincio, apud la urboj Heredo de la Homaro, nome Úbeda kaj Baeza; same kiel proksime de la natura parko de Sierra Mágina kaj de la natura parko de Cazorla, Segura y las Villas, deklarita Biosfera rezervejo fare de la UNESCO.

Jódar estas la municipo plej loĝata de la komarko Sierra Mágina, kies ĉefurbo ĝi estas. Pro sia situacio nordoriente de la komarko, estas enirejo al la komarko Sierra Mágina lime kun la provinco Granado sude. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la riveroj Gvadalkiviro, Jandulilla kaj Arroyo de la Condesa (Rojo de la Grafino). Norde de la municipo estas tri akvorezervejoj nome la jenaj: Doña Aldonza, Pedro Marín kaj Puente de La Cerrada.

En la norda duono estas la montoj Cerro Gordo, Serrezuela de Jódar kaj Bedmar (Cerro de San Cristóbal) kaj Cerro Nando aŭ Hernando kaj en la suda duono Sierra de la Cruz, Golondrina aŭ Miramontes, Atalaya, Altarillas, Carboneras kaj Dos Hermanas. Inter ili estas mallarĝaj kaj ampleksaj ebenaĵoi, el la urba kerno norde kaj oriente, ĉar la cetero estas de kruta topografio. Estas agrikulturaj ebenaj zonoj jenaj: Dehesas del Príncipe, Heredad de los Olivos, Cipreses, Obispo, Llano Molino kaj Llano de Quesada; kaj kun pli malebena topografio jenaj: La Partición, Salinas, Cañada de los Habares, Arroturas.[1] La ĉefaj altaĵoj de la teritorio estas la montopintoj Carboneras (1.511 m), La Golondrina (1.258 m), Jódar (1.200 m) kaj Altarillas (1.066 m).

Historio redakti

Estis homa okupo jam en la 3-a jarmilo a.K. Meze de la 1-a jarmilo a.K. jam estis iberoj. La kuŝejo Las Quebradas estis datita el la Ĥalkolitiko en la 3-a jarmilo a.K. Estis abundaj la restaĵoj de epokoj de iberoj kaj de romianoj.

Dum la Mezepoko la areo de Jódar estis tre loĝata en kampardomaroj de islamanoj kiuj disponis el kastelo. En la 10a jarcento jam estis konsiderata grava urba kerno kaj kun la aktuala Garcíez unu de la ĉefaj produktantoj de olivoleo de la teritorio de la nuna provinco. Ĝi estis ankaŭ politika centro kun granda moskeo de kolonoj el marmoro kaj ĝardenoj.

 
La kastelo.

Inter 1227 kaj 1229 okazis la konkero de la urbo fare de kristanoj, je la konto de la reĝo Fernando la 3-a. En 1272, Alfonso la 10-a havigas al Jódar la titolon "Villa Leal" kaj la foruon de Lorca. Laŭlonge de la 15a jarcento la urbo dependis de diversaj senjoroj: nome Dávalos e Iranzo, Zúñiga, Girón ktp. La industrio de esparto favoris la prosperon de multaj lokanoj. En 1520 -aŭ 1521, depende de la fonto- Jódar suferis detruon de la kastelo pro konflikto inter nobeloj. Poste la urbo rekuperiĝis. En la 17a kaj 18a jarcentoj la urbo suferis konstantajn krizojn pro malsatego, elmigrado kaj epidemio de pesto en 1681.

En la 19a jarcento la loĝantaro duobliĝis, mankis loĝejoj kaj kelkaj familioj devis loĝi en nesanaj kavoj. La etendo de la kultivo de olivarboj favoris la industrion de esparto, kiu estas uzata por la olivmuelado, ka tio favoris la alvenon de migrantoj. En tiui jarcento la urbo estis implikita en la lukto inter liberaluloj kaj konservativuloj aŭ kacikoj. Fine de la 19a jarcento alvenis la fervojo kaj novaj ŝoseoj. Venis pliaj migrantoj, kio okazigis pliajn problemojn pro manko de laborpostenoj kaj de loĝejoj. Kiam oni superis la 10 000 loĝantoj, Alfonso la 13-a havigis en 1919 la titolon de urbo.

En la 1960-aj jaroj oni atingis pinton de pli ol 14 5000 loĝantoj, sed apero de novaj materialoj okazigis definitivan abandonon de la esparto kaj ekis la dekadenco de la urbo. Ekde tiam okazis forta elmigrado ĝis la nunaj sub 13 000. Ekde la Hispana Transiro al la Demokratio komunistoj kaj socialistoj estis la urbestroj.

Vidindaĵoj redakti

  • La kastelo.
  • Tipaj stratetoj.
  • Preĝejoj kaj ermitejoj.
  • Naturaj lokoj.
  • Muzeo de Jódar kaj Muzeo Brilop.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti