Józef Ignacy Kraszewski

pola romanisto

Józef Ignacy Kraszewski (naskiĝis la 28-an de julio 1812 en Varsovio, mortis la 19-an de marto 1887 en Ĝenevo) – pola verkisto, publicisto, eldonisto, historiisto, socia kaj politika aganto, aŭtoro kun la plej granda nombro de eldonitaj libroj kaj versaĵoj en historio de la pola literaturo. Uzis diversajn pseŭdonomojn.

Józef Ignacy Kraszewski
Persona informo
Józef Ignacy Kraszewski
Naskiĝo 28-an de julio 1812 (1812-07-28)
en Varsovio
Morto 19-an de marto 1887 (1887-03-19) (74-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Crypt of Merit at Skałka vd
Etno poloj vd
Lingvoj francapola vd
Loĝloko Sankt-Peterburgo vd
Ŝtataneco Rusia ImperioPollando vd
Alma mater Universitato Vilno vd
Subskribo Józef Ignacy Kraszewski
Familio
Dinastio House of Kraszewski vd
Patro Jan Kraszewski vd
Patrino Zofia Kraszewska vd
Gefratoj Kajetan Kraszewski • Lucjan Kraszewski vd
Profesio
Alia nomo Kleofas Fakund Pasternak • Bogdan Bolesławita • Bohdan Boleslawita • Bohdan Boleslavita vd
Okupo tradukistohistoriistodramaturgoĵurnalistoverkisto • poeto • pentristo • romanisto • publikigisto • desegnisto • kolektanto • literaturkritikisto • national revival activist vd
Aktiva dum 1830–1887 vd
Verkado
Verkoj An Ancient Tale vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Literatura kreemo redakti

En pluraj verkoj li kreis bildon de la tiutempa socio kaj de la pola nacia pasinteco. En lia verkado oni povas distingi tri periodojn: juneca (1830–1838), volinia-varsovia (1838–1863) kaj la dresdena (de 1863). Post ciklo de nuntempaj kaj popolaj romanoj lia lasta periodo abundis je historiaj romanoj, rilatantaj al antikveco ("Romo dum Nerono"), 15-a jarcento ("Kruckavaliroj 1410"), 18-a jarcento (saksa trilogio kaj postaj "Saksaj restaĵoj"), kaj aliaj. Eksterordinare fekunda, miriganta per grandego da siaj laboraĵoj, Kraszewski verkis kaj eldonis ĉ. 600 volumojn, ne kalkulante redaktan laboron, multegon da artikoloj en revuoj kaj grandegan privatan korespondadon. La plej grava fako de lia kreemo estas romanoj. Dum 57 jaroj li verkis 232 da ili, en tio 144 sociaj, moraj kaj popolaj romanoj, 88 historiaj. Li iĝis nacia edukisto en ĉiaj direktoj de kleriga laborado, scienca kaj socia, reformisto de la pola romano per enigo de originalaj ecoj, siaspeca transformo de fremdaj modeloj, aldono de diversaj motivoj, rekreo de tuteco de la pola vivo surbaze de materialo bazita sur observado, kaj per levigo de ĝi sur ne malofte altan nivelon de artismo. Danke al siaj verkoj Kraszewski rimarkinde influis al, por li, nuntempa evoluo de la pola romanverkado kaj ties postan disfloron, de Henryk Sienkiewicz ĝis la lasta tempo, ĉar post preterpasinta subtaksado de liaj artismaj meritoj populareco de la verkisto eniras periodon de renaskiĝo.

Romano Chata za wsią redakti

Chata za wsią (Kabano malantaŭ la vilaĝo) – romano de Józef Ignacy Kraszewski, verkita en 1842. Ĝin publikigis poparte literatura-scienca monatrevuo Biblioteka Warszawska. Pismo powięcone naukom, sztukom i przemysłowi (Varsovia Biblioteko. La revuo dediĉita al sciencoj, artoj kaj industrio) en la jaroj 1853–1854. Libroforme ĝi aperis la unuan fojon en la jaroj 1854–1855 en trivoluma peterburga eldonejo de B. M. Wolff. La romano apartenas al grupo de popolaj rakontoj, temas pri diskriminado de cigana socio. Ĝi estas unu el la plej legataj romanoj de la aŭtoro, kelkfoje estis adaptata por la bezonoj de teatro, opero kaj filmo. Tradukita al la belorusa, rusa, franca, ĉeĥa, germana, slovena kaj ukraina.

La romanon karakterizas granda realismo redonanta pensmanieron, morojn kaj la vivon de vilaĝa kaj ciganata socioj, kaj ankaŭ trafa socia observado. Sur ties motivoj kreiĝis libreto de la opero Manru de Ignacy Jan Paderewski (1901). En 1926 baze de la libro ekestis filmo reĝisorita de Artur Twardyjewicz Cyganka Aza (Ciganino Aza).

Pentristo kaj grafikisto redakti

Kraszewski kiel pentristo kaj grafikisto estis disĉiplo de Bonawentura Dąbrowski en Vilno. Li pentris akvarelajn pejzaĝojn, desegnis portretojn, ankaŭ estis lerta akvafortisto. Liaj desegnaĵoj kaj akvareloj posedas: Naciaj Muzeoj en Krakovo kaj Varsovio kaj Galerio de Mielżyńscy en Poznań, akvafortoj - Muzeo al Emeryk Hutten-Czapski en Krakovo, Nacia Muzeo en Poznań kaj Laborejo-Muzeo J.I. Kraszewski en Poznań.

En Esperanto redakti

En Esperanto aperis

  • Kiel mortis la unuaj kristanoj. Eltiraĵo el „Chretienne“ de Kraszewski. Tradukita de Emmanuel Robert, 1927.
 
 La enhavo de la broŝureto ion similas al la raportoj, kiujn ni nun legas en la gazetoj pri la persekutoj de la kristanoj en Meksikujo. La roma nobelo Julio Flavio priskribas en letero al sia amiko Kajo Macero la turmentojn de la unuaj kristanoj sub la regado de imperiestro Nero. Precipe la heroa morto de nobelulino Sabino Marcia, kuzino de J. Flavio ege interesigas la leganlon. — Ju pli grandiĝis la aro de la mortigitoj, des pli ankaŭ la aro de la konvertitoj tiel ke ĉiu ekzekuto fariĝis nova triumfo por la kristaneco 
— D-rino Flasch. Aŭstria Esperantisto n047 (okt 1928)

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti