József Árkövy [jOĵef Arkovi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Árkövy József estis hungara kuracisto, dentkuracisto, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis tahitótfalusi. Lia origina familia nomo estis Arnstein, lia pseŭdonimo estis Á-k-y.

József Árkövy
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1851 (1851-02-08)
en Peŝto
Morto 19-an de majo 1922 (1922-05-19) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraanglagermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracistodentisto
vdr

József Árkövy [1] naskiĝis la 8-an de februaro 1851 en Pest (urbo). Li mortis la 19-an de majo 1922 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Árkövy devenis el juda familio. Li frekventis gimnaziojn en Nagyszombat kaj Esztergom, poste li akiris diplomojn en 1876 pri ĝenerala kuracado, kirurgio kaj stomatologio en Universitato de Budapeŝto. Li jam tiam komencis kontribui ekzemple en Vasárnapi Ujság. En la sama jaro li plulernis en Londono. En 1877 li eklaboris en Budapeŝto kiel dentkuracisto. En 1881 li fondis klinikon, li ankaŭ ekinstruis en la universitato, fine li laboris en Malsanulejo Rókus.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A fogak gondozása (1881)
  • A fogbél és gyökhártya bántalmak (1884)
  • Diagnostik der Zahnkrankheiten (1885)

Fontoj redakti