József Árvay (inspektoro)

József Árvay [jOĵef Arvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Árvay József estis hungara profesoro, instruisto, inspektoro, kalvinana pastro.

József Árvay [1] naskiĝis la 13-an de decembro 1823 en Hungara reĝlando en Kisráska (nuntempa Malé Raškovce en Slovakio). Li mortis la 21-an de marto 1879 en Sárospatak.

Biografio redakti

József Árvay frekventis gimnazion (ekde 1831) kaj altlernejon (ekde 1839) en Sárospatak. Post siaj studoj komence li estis familia edukisto. En 1848 li estis kalvinana pastro en Megyaszó duonjaron, poste li estis denove familia edukisto en Téglás, poste denove pastro en Golop. En 1851 li ekinstruis en gimnazio en Sárospatak, sed post 2 jaroj li interrompis la instruadon por kelkaj monatoj kaj li plulernis en Vieno. En 1857 estis kreita pedagogia instituto. Li unue studvojaĝis al Germanio, Belgio kaj Svislando, poste li iĝis institutestro. En 1863 li estis nomumita akademia profesoro. En 1869 li iĝis inspektoro de Zemplén (historia departemento). Li multe okupiĝis pri evoluo de librejo kaj pedagogiaj sistemoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Számtan, fejlesztő rendszeren, népszerű modorban (1852)
  • Földrajz I. kötet (Geografio 1-a volumo), (1863)
  • Mértani földrajz. Kézikönyv népiskolák számára. (Geometria geografio. Manlibro por bazlernejoj., (1871)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Sárospatak

Fontoj redakti