József Aistleitner

József Aistleitner [jOĵef ajslejtner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aistleitner József estis hungara pastro, prelato, orientalisto, lingvisto, filologo, profesoro.

József Aistleitner
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1883 (1883-05-02)
en Sopron
Morto 9-an de septembro 1960 (1960-09-09) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj germanahungaraugarita
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo orientalistolingvisto • universitata instruisto • katolika sacerdoto
vdr

József Aistleitner [1] naskiĝis la 2-an de majo 1883 en Sopron. Li mortis la 9-an de septembro 1960 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Aistleitner frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li lernis teologion en Győr kaj Vieno. Li pastriĝis en 1905, li doktoriĝis post 2 jaroj. En 1906 li estis vicpastro en Tata (Hungario), inter 1908 kaj 1925 prefekto-instruisto de seminario en Győr. Li akiris pedagogian diplomon en 1913 en Reĝa Universitato de Budapeŝto, kie li instruis inter 1925 kaj 1950. Li okupiĝis precipe pri la ŝemida lingvaro. Li estis elektita dekano trifoje, en 1944 rektoro. Li doktoriĝis en 1960 jam postmorte.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • VII. Gergely pápa élete (Vivo de Gregorio la 7-a), (1924)
  • Héber nyelvtan (Hebrea gramatiko), (1932)
  • Az istenfogalom egy elfelejtett nép hitregéiben (1940)
  • Ein Opfertext aus Ugarit mit Exkurs über kosmologische Beziehungen d. ugaritischen Mythologie (1954-55)
  • Wörterbuch d. ugaritischen Sprache (1963)

Fontoj redakti