József Andrasovszky

József Andrasovszky [andraŝovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andrasovszky József estis hungara botanikisto, altlerneja instruisto. Lia botanika nomo estis Andras.

József Andrasovszky
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de aŭgusto 1889(nun 1889-08-15)
en Hungario Jekelfalu (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 7-an de marto 1943
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

József Andrasovszky[1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1889 en Jekelfalu (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Jaklovce en Slovakio), li mortis la 7-an de marto 1943 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Andrasovszky akiris diplomojn en Scienca Universitato de Budapeŝto, poste en Universitato de Vieno, eĉ li doktoriĝis en 1914. Pli frue en 1911 li partoprenis en ekspedicio en Azio, kie li kolektis valorajn kreskaĵojn. Ekde 1912 li apartenis al vitkultura instituto, kie inter 1915–1922 li estis asistanto, pli poste lektoro. Lia labortereno estis specioj de la vinberoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Előzetes jelentés Kis-Ázsia sztyeppterületén 1911-ben tett utazásomról (1912)
  • Adatok a Galatia és Lycaonia flórájához (disertaĵo, 1914)
  • Peronospora és oidium – lisztharmat – elleni kísérletek (kunaŭtoro, 1923)

Fontoj redakti

Referencoj redakti