József Antall (pli maljuna)

ANTALL József [antal joĵef] (Oroszi, 28-an de marto 1896Budapeŝto, la 24-an de julio 1974) estis hungara juristo, oficisto, politikisto (FKGP). Li estis en 1945-53 parlamentano, en 1945-46 ministro pri rekonstruado. Li estis patro de József Antall, unua ĉefministro post la komunista regado. Al li estas ligata en Hungario la kalkulado de la hungara vivminimumo.

József Antall
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1896 (1896-03-28)
en Oroszi
Morto 24-an de julio 1974 (1974-07-24) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo József Antall (pli maljuna)
Familio
Infano József Antall
Parencoj Péter Antall
István Szücs
Okupo
Okupo advokatopolitikistojuristo
vdr

Biografio redakti

Li estis kunfondinto de la Sendependa Etbienula Partio (Független Kisgazdapárt) en 1931. Dum la dua mondmilito, li laboris kiel komisaro de registaro pri rifuĝintoj ekde 1939. Li multe helpis la rifuĝintojn, kunlaboris kun la pola kaj hungara kontraŭstaraj movadoj. Li abdikis post la germana okupado de Hungario en 1944, kiam arestis lin la Gestapo. Post la milito, li estis komisaro de registaro, kaj poste ministro pri rekonstruado en la Tildy-registaro kaj parte en registaro de Ferenc Nagy en 1945-46, poste ĝis 1948 li estis partia direktoro de la FKGP. Dum mallonga periodo, li estis komisaro de registaro de la Hungara Ruĝa Kruco. Li iĝis en 1949 denove parlamentano, en la unua unupartia parlamenta elekto, kiel unu el la kunlaborantaj etbienulaj politikistoj. Li plenumis la parlamentan ciklon ĝis 1953. Dum la hungara revolucio de 1956, li partoprenis en reorganizo de la Sendependa Etbienula Partio.

Oni nomumis post li straton en 1981 en Varsovio, en 1991 ricevis postmortan distingon de Jad Vaŝem, samtempe kun Raile Jakab.[1]

Notoj redakti